Vorto: matrico

  1. Reliefa modelo: bulo, peco aŭ muldilo, per kiu oni povas fabriki similajn pecojn per fandado, frapo, giso, premo.

    • monerojn oni frapas per matrico

    • a. Formo por gisi litertipojn.

    • b. Kartona formo preme reproduktita de kompostaĵo, per kiu oni povas gisi stereotipon.

    • c. Formo, kiu kovriĝas per maldika tavolo de metalo.

  2. Kliŝo.

    • iu el la produktantoj ŝatas akiri pli da profito kaj kaŝe ofertas al kopiemuloj la matricon de la filmo

  3. Grundomaso, de rokoj, konsistanta el grajnetaj kristaloj, ĉirkaŭanta pli grandajn kristalojn.

    • en Sudafriko, diamantoj ofte estas ekstraktataj el matrico de argila roko (kimberlito) nomita «flava grundo»

  4. (kun n horizontaloj kaj p vertikaloj).

    • en lineara algebro, determinanto estas funkcio kiu asociigas skalaron det(A) al ĉiu n×n kvadrata matrico

    • memadjunkta matrico aŭ hermita matrico estas kvadrata matrico kun kompleksaj elementoj kiu estas egala al sia konjugita transpono

  5. Dudimensia tabelo.

    • usonaj filmoj kiel «La matrico» aŭ «Okuloj larĝe fermitaj» levas la demandon pri la svagaj limoj inter realo kaj sonĝo, inter efektivo kaj imago, inter frenezo kaj racio

  6. Ne konfuzu kun: utero.

En aliaj lingvoj

    • La angla: matrix
    • La belorusa: матрыца
    • La hispana: matriz
    • La hungara: mátrix
    • La nederlanda: matrijs
    • La portugala: matriz
    • La rusa: матрица
        • a. La hungara: anyaminta
        • b. La hungara: matrica
        • c. La hungara: anyaforma
        •     La nederlanda: matrijs
        •     La portugala: matriz
    • La angla: matrix
    • La franca: matrice
    • La germana: Matrix
    • La hungara: mátrix
    • La nederlanda: matrix
    • La pola: macierz
    • La portugala: matriz
    • La rusa: матрица
    • La nederlanda: matrix
    • La portugala: matriz