Vorto: matraco
-
Granda plata remburita litkuseno.
ŝi prenis dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj poste ankoraŭ dudek lanugaĵojn sur la matracojn
feloj servis kiel matracoj kaj litkovriloj, el kiuj la ŝipanoj sub la neĝaj kupoloj aranĝis siajn dormolokojn
la malsanuloj pasigis la tutajn tagojn en libera aero kaj suno, sur litoj, kiuj anstataŭ matracoj havis streĉitan tolon
mallarĝa lito kun pajla matraco
mi elprenis lin el lia malvarma lito, en kiu li kuŝis sur bela hara matraco, je kiu nenia princo bezonus honti
la lito konsistas el (bonaj) matracoj nur 90 cm larĝaj, kiuj kuŝas sur simplaj kadroj
ĉu kaŝi la kapitalon sub matraco aŭ en ŝtrumpo?
-
Samspeca objekto uzata kiel submetaĵo dum gimnastikaj ekzercoj.
stako de malnovaj makulitaj gimnastik-matracoj
En aliaj lingvoj
- La angla: mattress
- La belorusa: матрац
- La bretona: matarasenn
- La bulgara: дюшек, матрак
- La franca: matelas
- La germana: Matratze
- La hispana: colchón
- La hungara: matrac
- La kataluna: matalàs
- La nederlanda: matras
- La portugala: colchão
- La rusa: матрас, тюфяк
- La sveda: madrass