Vorto: mastro
-
Tiu, kiu posedas, ordonas kaj disponas.
bona servisto de bona mastro
li estas sia propra mastrino
hundo fidela al sia mastro
mastro en vojo, servantoj en ĝojo
trezoro sen mastro
li fariĝos mastro super la trezoroj de oro, arĝento, kaj ĉiuj grandvaloraĵoj de Egiptujo
Romo fariĝis mastro de la mondo
materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo
la spiritaj mastroj de la lingvo
la tutan mastrecon pri Esperanto transdonis al la esperantistoj mem
a. Estro de hotelo gastejo, komercejo.
li troviĝis ĝuste antaŭ drinkejo, li volis eniri, sed en la sama momento la drinkejmastro volis eliri
la gasto pagis sian kalkulon kaj kuŝiĝis, la mastro nokte ŝteliris en la stalon, elkondukis la azenon
la knabo eniris en gastejon kaj demandis la mastron, ĉu li povas akcepti la bestojn por la nokto
la loĝejoj de la mastro kaj vojaĝantoj okupis tri etaĝojn, malsupre estis drinkejo kaj restoracio
b. Estro de fabriko aŭ laborejo.
la teksa industrio submetiĝis al la postuloj de la britaj mastroj celantaj avide profitigi la proprajn teksejojn en nord-okcidenta Anglio
c. Gemastroj = mastro kaj mastrino kune.
-
estro
En aliaj lingvoj
- La angla: master
- La belorusa: гаспадар
- La bretona: mestr
- La ĉeĥa: hospodář, hospodář, majitel, pán, vlastník, zaměstnavatel
- La franca: maitre
- La germana: Meister, Chef, Herr
- La hispana: amo (señor), capataz
- La nederlanda: heer, meester
- La pola: gospodarz, zarządca, szef
- La portugala: amo, senhor, dono, patrão, proprietário
- La rusa: хозяин
- La slovaka: hospodár, majiteľ, pán, vlastník
- a. La germana: Wirt, Ladeninhaber
- La nederlanda: baas
- b. La germana: Geschäftsführer, Betriebswirt, Fabrikant
- La nederlanda: baas
- c. La franca: maitres