Vorto: masko

  1. Arta vizaĝo per kiu oni kovras la vizaĝon en teatra rolo, por fariĝi nerekonebla....

    • estis amuzante vidi la malgrandajn demonetojn kiuj, vestitaj en fantaziaj multkoloraj vestaĵoj kaj kun grandaj ruĝaj aŭ bluaj maskoj, svingis sin unu kun la alia

  2. Vizaĝoŝirmilo, ofte kun spirilo, uzata en speciala medio: sub akvo, en varmego, en asepsa operaciejo.

    • oksigena masko

  3. (figure) Trompa ŝajno.

    • sub masko de virto, de ĝenerala utilo

En aliaj lingvoj

    • La angla: mask
    • La belorusa: маска
    • La bretona: maskl
    • La bulgara: маска
    • La ĉeĥa: maska, škraboška
    • La franca: masque
    • La germana: Maske
    • La hispana: máscara
    • La hungara: álarc, maszk
    • La kurda: rûpûş
    • La nederlanda: masker
    • La pola: maska
    • La portugala: máscara
    • La rumana: capotă
    • La rusa: маска
    • La slovaka: maska, ochranná kukla
    • La sveda: mask
    • La turka: maske