Vorto: marto
-
Tria monato de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro, inter februaro kaj aprilo.
hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto
la dek du monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, Marto, Aprilo, la taga lumo daŭros sen interrompo de la 21 de Marto ĝis la 22 de Septembro
en unu el la pluvaj tagoj de Marto per grandaj paŝoj iris sur la kota strato de la vilaĝo Vindirkovo unu vilaĝano
en marto la blua strio mallarĝiĝus, kaj ricevus oran koloron pro la maturiĝo de la grenoj
ĉe la romianoj la jaro iam komenciĝis la unuan de marto, sed en la jaro 153 antaŭ Kristo la jarkomenco estis transigita al la unua de januaro
-
januaro, Rim.
En aliaj lingvoj
- Ido: marto
- La afrikansa: Maart
- La angla: March
- La belorusa: сакавік
- La bretona: Meurzh (miz)
- La bulgara: март
- La ĉeĥa: březen
- La franca: mars
- La germana: März, Lenz [kromnomo], Lenzmond [ark]
- La hebrea: חודש מרץ, מארס
- La hispana: marzo
- La hungara: március
- La indonezia: Maret
- La itala: marzo
- La japana: 三月 [さんがつ]
- La kataluna: març
- La nederlanda: maart
- La okcidentfrisa: maart
- La pola: marzec
- La portugala: março
- La rumana: martie
- La rusa: март
- La slovaka: marec
- La sveda: mars
- La turka: mart
- Loĵbano: cibma'i, fipma'i
- Tokipono: tenpo mun nanpa tu wan
- Volapuko: mäzul