Vorto: maro

  1. Iel apartigita parto de la oceano.

    • laŭdu la maron, sed restu sur tero

    • li jam estas trans montoj kaj maro

    • la sablo sur la bordo de la maro

    • liaj elektitaj militestroj dronis en la Ruĝa Maro

    • en profundegaĵoj de maro

    • kiam la maro estas iom malkvieta kaj la fiŝkaptistoj direktas sin kun siaj ŝipoj hejmen, rigardu, kiel ili tiam transŝipiĝas trans la rifojn

  2. Oceano.

    • maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas

  3. Iom granda sala lago (precipe en kelkaj propraj nomoj).

    • Kaspia maro, Malviva maro

    • ĉiuj ĉi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro

  4. (figure) Grandega kvanto.

    • maro da sango

    • maro da mizeroj

    • la urbo disvolvis antaŭ li ondiĝantan maron da tegmentoj

    • la suno lumadis, por aranĝi maron da lumo

    • li englutis maron da teo

    • inter diro kaj faro estas vasta maro

En aliaj lingvoj

    • La angla: sea
    • La belorusa: мора
    • La bretona: mor
    • La bulgara: море
    • La ĉeĥa: moře
    • La franca: mer
    • La germana: Meer
    • La hispana: mar
    • La hungara: tenger
    • La indonezia: laut
    • La itala: mare
    • La kataluna: mar
    • La kurda: derya
    • La nederlanda: zee
    • La pola: morze
    • La portugala: mar
    • La rumana: mare
    • La rusa: море
    • La slovaka: more
    • La sveda: hav
    • La turka: deniz
    • La araba: بَحْرٌ ج بِحَارٌ
    • La indonezia: lautan