Vorto: marŝo
-
Ago marŝi.
militista, procesia, peniga marŝo
solena marŝo
la reĝo iris en parada marŝo sub la belega baldakeno
ili devis konstrui alte vojojn por la militistaroj, kiuj devis fari siajn marŝojn en ĉiuj sezonoj
post du aŭ maksimume tri tagmarŝoj oni povus atingi ĝin
ili sukcese plenumos la marŝekzerciĝojn!
-
Muzikaĵo akompananta kaj reguliganta la paŝadon.
funebra marŝo
Radecki-Marŝo, verko 228, ludas ĉiujare la Viena Filharmonia Orkestro kiel lastan muzikpecon en la Viena Novjara Koncerto
la naciaj himnoj estas komponitaj en la stilo marŝa aŭ himna
En aliaj lingvoj
- La belorusa: марш
- La bretona: bale (ak.)
- La franca: marche (déplacement)
- La germana: Marsch
- La hispana: marcha
- La hungara: menet(elés), masírozás
- La nederlanda: mars
- La portugala: marcha (mil.)
- La rusa: марш
- La sveda: marsch
- La bretona: ton-bale
- La franca: marche (musicale)
- La hungara: induló, mars
- La portugala: marcha (mús.)