Vorto: marĉo

  1. Ŝlima terspaco kovrita de neprofunda senflua akvo; ŝlimejo.

    • rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo

    • pluvego marĉigis la vojojn

  2. (figure) Malbona stato, el kiu oni malfacile povas eliri.

    • putri, droni, en la marĉo de l' nesciado, de l' mizero

    • fali en la marĉon de superstiĉoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: marsh, swamp
    • La belorusa: балота
    • La bretona: geun
    • La franca: marais
    • La germana: Sumpf, Moor, Morast
    • La hispana: pantano
    • La hungara: láp, mocsár
    • La kataluna: pantà, aiguamoll, maresma
    • La nederlanda: moeras
    • La portugala: pântano
    • La rusa: болото
    • La bretona: lagenn (skeud.)
    • La hungara: mocsár