Vorto: mantelo
-
Vasta longa senmanika supervesto, kiu malstrikte pendas de sur la ŝultroj.
Adaha deprenis de siaj ŝultroj lanan mantelon, kaj metis ĝin ĉirkaŭ la knabineton
dirante tion, la princo ĵetis sur la ŝultrojn mantelon kun kapuĉo kaj elglitis en la ĝardenon
envolvu vin en vian mantelon, ĉar kiel ajn varmege ĉi tie rostas la suno, unu paŝon plue estas glacie malvarme
kozaka, kavaleria mantelo
a. Similaspekta vesto specialcela, kiu ne nepre servas kiel supervesto.
reĝa mantelo
frizmantelo
b. Protekto, ŝirmo.
etendu vian mantelon sur vian servistinon, ĉar vi estas savanto
sub la mantelo de la nokto
sub mantelo de afableco li kaŝas senmezuran egoismon
-
En la eŭropa modo de post la 18a jc, ĝenerala nomo de supervesto en formo de iom longa kaftano.
vojaĝmantelo, pluvmantelo, peltomantelo
homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo, per manteloj kontraŭ la malvarmo
Mahometo deiris de la ĉevalo, prenis la serpenteton kaj metis ĝin en la manikon de sia mantelo
izvoŝĉikoj vestitaj en la tradicia longa blua mantelo kun zono ĉirkaŭ la talio kaj sube dika ŝafopelto, kondukas en la stratoj siajn veturilojn
-
Palto por virinoj.
En aliaj lingvoj
- La angla: cape, cloak, mantle
- La bulgara: палто
- La ĉeĥa: kabát, mantl, pláštěnka, plášť
- La franca: cape, manteau
- La germana: Mantel
- La hispana: capa
- La hungara: köpeny, palást
- La nederlanda: mantel
- La pola: płaszcz
- La portugala: casaco, sobretudo, capote, capa
- La rusa: плащ, накидка
- La slovaka: plášť, zvrchník
- a. La rusa: мантия
- b. La hispana: manto, abrigo
- La hungara: (vminek a)leple
- La rusa: покров
- La angla: coat
- La hungara: köpeny, kabát
- La indonezia: mantel
- La rusa: пальто, макинтош, плащ
- La hungara: női kabát
- La rusa: мантилья, женское пальто