Vorto: mano
-
Ekstrema parto de ambaŭ brakoj de la homo, provizita per kvin fingroj kaj servanta por kapti kaj palpi.
mi metis la manon sur la tablon
etendi la manon al iu , al la buŝo , al la glavo , al floro , al koverto
per kora movo etendi la manon por manpremo
etendi la manon kontraŭ iu
teni ion per la mano , en la (maldekstra) ~o
ŝi prenis la infanojn per la mano kaj kondukis ilin en la dometon
-
Tiu sama organo rigardata kiel ilo de agado.
ankoraŭ la gajno ne estas en la mano
havi ion sub la mano
havi pruvon en la mano
kun la peko en mano
kiel per turno de la mano ĉio forpasis
lasi fali la manojn
energie meti la manon al la laboro
ligi la manojn al iu
-
Tiu sama organo rigardata kiel ilo de povo, potenco.
preni la regadon en la manojn
la afero sidas en bonaj manoj
teni (preni ) en siaj manoj la sorton de
la sorto de la afero kuŝas en la manoj (dependas) de tiu ligo
fali en la manojn de iu
En aliaj lingvoj
- La angla: hand
- La belorusa: рука (кісьць)
- La bretona: dorn
- La bulgara: ръка
- La ĉeĥa: ruka
- La ĉina: 手
- La franca: main
- La germana: Hand
- La hispana: mano
- La hungara: kéz
- La indonezia: tangan
- La itala: mano
- La nederlanda: hand
- La pola: ręka
- La portugala: mão
- La rumana: mână
- La rusa: рука (кисть)
- La slovaka: ruka
- La slovena: roka
- La sveda: hand
- Tokipono: luka