Vorto: manko
-
Malesto aŭ nesufiĉo de tio, kio estas bezonata.
manko de pano, de laboro
manko de lernolibroj akre sentiĝas
eraro de juneco kaj manko de pripenso
plenigi mankon
-
Malesto de necesa kvalito, malperfektaĵo, malhavaĵo, difekto.
internacia lingvo forigus tiujn mankojn
malgraŭ siaj mankoj li faras grandajn servojn
kio al unu ŝajnas esti manko, estas rigardata de alia kiel supereco
mi esperas, ke nia trupo estas libera de tiaj mankoj
ripari mankon
En aliaj lingvoj
- La belorusa: недахоп, нястача
- La bretona: diouer, mank
- La bulgara: липса, отсъствие, недостиг
- La ĉeĥa: deficit, nedostatek
- La franca: carence, manque
- La germana: Mangel
- La hispana: falta, carencia
- La hungara: hiány
- La nederlanda: gebrek
- La rusa: недостача, нехватка
- La slovaka: deficit, nedostatok
- La belorusa: недахоп, загана
- La bulgara: недостатък
- La hispana: deficiencia
- La hungara: hiányosság
- La rusa: недостаток