Vorto: manki

  1. (netransitiva) Tute malesti, foresti aŭ ne esti en sufiĉa kvanto aŭ grado laŭ la bezono.

    • ombro mankas ĉi tie

    • mankas la loĝejoj

    • mankas honestaj homoj

    • mankas al mi la mono, la tempo por tio

    • mankis al ni la konfido

    • mankantaj numeroj de gazeto

    • nenio mankas al lia gloro

    • jam ne multe mankis, ke li falu, mankis, ke mi faru

    • ili ne glaciiĝas, sed ne multe mankas ĝis tio

    • la grundo mankis sub liaj piedoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: be lacking
    • La belorusa: бракаваць, неставаць, не хапаць, адсутнічаць
    • La bretona: mankout, ober diouer
    • La bulgara: липсвам, отсъствам, не достигам
    • La ĉeĥa: chybět, chybět
    • La franca: faire défaut, manquer (faire défaut)
    • La germana: fehlen
    • La hispana: faltar, carecer
    • La hungara: hiányzik
    • La nederlanda: ontbreken
    • La portugala: faltar
    • La rusa: недоставать, не хватать, отсутствовать
    • La slovaka: chýbať, postrádať