Vorto: maniero

  1. Aparta speco de agado inter pluraj eblaj.

    • a. Rimedo, procedo, metodo uzata por fari.

      • agmaniero, reagmaniero, vojaĝmaniero

      • tia maniero de agado estas la sola, kiu alkondukos nin al nia celo

      • ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, en artista maniero

      • faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur ĝi en sigelila maniero: «Sankta al la Eternulo»

      • kiam homo trovas sian malamikon, ĉu li forliberigas lin en bona maniero?

      • laŭ la maniero de malpiaj parazitoj, ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn

      • instruita laŭ la preciza maniero de nia prapatra leĝo

      • tutan straton li povus plenpavimi sole per grandaj arĝentaj moneroj, tamen tion li ne faris, li uzadis sian monon en alia maniero, kiam li elspezis spesdekon, li ricevis spesmilon returne

      • li rakontis en plej interesa maniero pri la fieraj nordaj rokoj kaj pri la falakvoj, kiuj saŭmante falegas malsupren kun bruo

    • b. Karaktero laŭ kiu aspektas ago.

      • ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron

      • sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero

      • li povosciis mokimiti la manieron de parolado kaj de irado de ĉiuj homoj sur la tuta strato

      • ĉiuj rigardis lin en stranga maniero

      • ni dancu laŭ rusa maniero

      • la maniero de donado pli valoras ol la donaĵo mem

      • iu tipo de vualo plene kovras la figuron ekde la kap-pinto ĝis la pied-fingroj, alia nur la figuron sen vizaĝo kaj manoj, tria nur la kapon kaj la hararon – laŭ pluraj diversaj naciaj vestmanieroj

  2. Eksteraj formoj de konduto, sintenado en sociaj interrilatoj.

    • teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn

    • elegantaj, ĝentilaj manieroj

    • montru al mi, ke vi komprenas instrui al ili bonajn manierojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: manner
    • La belorusa: спосаб, манэра
    • La ĉeĥa: způsob, způsob
    • La franca: façon, manière
    • La germana: Art, Weise
    • La hispana: manera
    • La hungara: viselkedésmód, modor
    • La nederlanda: manier
    • La pola: sposób, styl
    • La portugala: maneira, modo
    • La rusa: способ, манера
    • La slovaka: spôsob
    • La sveda: manér
    • La franca: manières (comportement)
    • La germana: Manieren, Umgangsformen
    • La hispana: maneras (comportamiento), formas (comportamiento)
    • La pola: maniera