Vorto: manato

  1. Naĝa mamulo vivanta en estuaroj kaj riveroj de tropika zono atlantika, genro el familio triĥeĥedoj el ordo sirenoj (Trichechus).

    • la kariba manato (Trichechus manatus) vivas apud la karibmaraj insuloj, la amazona manato (Trichechus inunguis) vivas en la estuaroj de Amazono kaj Orinoko, dum la afrika manato (Trichechus senegalensis) vivas en estuaroj de riveroj laŭ la okcidenta marbordo de Afriko inter la Senegalo en Gambio kaj la Kvanzo en Angolo

    • Rimarko: Manato estas ankaŭ la nomo de monunuo.

  2. Monunuo, uzata en Azerbajĝano kaj en Turkmenio.

    • azerbajĝana manato estas dividita je 100 gepikoj (aŭ gopikoj), la manato estis enkondukita en 1992 kaj ekzistis ĝis komence de 1994 paralele kun la sovetunia rublo, komence de 1994, la manato iĝis la sola landa valuto

    • Rimarko: Manato estas ankaŭ la nomo de mamulo vivanta en akvo.

En aliaj lingvoj

    • La angla: manatee
    • La belorusa: лямантын
    • La ĉeĥa: kapustňák
    • La franca: lamantin
    • La germana: Manati
    • La hungara: manáti, lamantin
    • La indonezia: lembu laut
    • La kataluna: manatí
    • La nederlanda: zeekoe
    • La pola: manat, brzegowiec, lamantyna
    • La portugala: peixe-boi, manati
    • La rusa: ламантин
    • La slovaka: druh morského bylinožravého cicavca
    • La angla: manat
    • La ĉeĥa: kapustňák
    • La franca: manat
    • La germana: Manat
    • La indonezia: manat
    • La nederlanda: manat
    • La persa: منات
    • La pola: manat
    • La portugala: manat
    • La slovaka: druh morského bylinožravého cicavca