Vorto: manao

  1. Ĉiela nutraĵo donita de Dio al la hebreoj en la dezerto.

    • la manao estis kiel semo de koriandro, kaj ĝia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur ĝin ankaŭ la manao

    • la Izraelidoj manĝis la manaon dum kvardek jaroj, ĝis ili venis en landon loĝeblan, la manaon ili manĝis, ĝis ili venis al la limo de la lando Kanaana

  2. Sukera substanco eltirita el fraksenŝelo kaj uzata kiel laksigilo.

  3. Mistera, magia forto, kvazaŭ kolektiva animo.

En aliaj lingvoj

    • La angla: manna
    • La belorusa: манна
    • La bretona: mann (boued)
    • La germana: Manna
    • La hispana: maná
    • La hungara: manna
    • La kataluna: mannà
    • La nederlanda: manna
    • La pola: manna
    • La portugala: maná
    • La rusa: манна (небесная)
    • La slovaka: mana
    • La angla: manna
    • La hungara: manna
    • La kataluna: mannà
    • La nederlanda: manna
    • La pola: manna
    • La rusa: манна (слабительное)
    • La angla: mana
    • La belorusa: мана
    • La germana: Mana
    • La hungara: mana
    • La kataluna: mana
    • La nederlanda: mana
    • La pola: mana
    • La rusa: мана
    • La slovaka: mana