Vorto: manĝo
-
Ago manĝi, manĝado.
kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo
ĉu vi jam prenis la manĝon?
mustardo post la manĝo
-
Ago manĝi je difinita diurnotempo aŭ cirkonstanco, laŭ la moroj de la koncerna lando.
manĝi sian matenmanĝon
ŝi manĝis sian tagmanĝon
viro faris grandan vespermanĝon, kaj invitis multajn
-
Manĝaĵo.
kaj estis metita antaŭ li manĝo
kaj li donis manĝon al iliaj azenoj
pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, ol grasa bovo, sed kun malamo
ne manĝu panon de malbondeziranto, kaj ne deziru liajn bongustajn manĝojn
el ĉiuj tiuj ĉi simplaj materialoj mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj
de manĝo malriĉula ni guston ne scias
fremda manĝo havas bonan guston
la agado «Nutru la infanojn» en julio, aŭgusto kaj septembro liveris unu milionon da manĝoj al infanoj en Gvatemalo, Rumanio, Malavio kaj Svazilando
En aliaj lingvoj
- Ido: manjo, repasto
- La belorusa: яда
- La germana: Essen
- La hungara: étkezés
- La nederlanda: maaltijd
- La rusa: еда, приём пищи
- La sveda: måltid
- La taja: อาหาร, มื้ออาหาร
- Tokipono: moku
- La angla: meal
- La bretona: pred, pred-boued
- La franca: repas
- La germana: Mahlzeit
- La hispana: food
- La nederlanda: maaltijd
- La pola: posiłek
- La portugala: refeição (o ato)
- La rumana: hrană, mâncare
- La rusa: еда, трапеза
- La bretona: boued
- La nederlanda: maal
- La rusa: еда, блюдо (съестное), кушанье