Vorto: manĝi
-
(transitiva) Maĉi kaj gluti nutraĵon; sin nutri.
la fruktojn de la arboj de la ĝardeno ni povas manĝi
Adam manĝis la malpermesitan frukton
li bakis macojn, kaj ili manĝis
mi manĝos la ĉasaĵon de mia filo
manĝi la rostitan cervon
ĉiuj manĝis kaj satiĝis
mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi, mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki
de du tagoj ŝi ricevis absolute nenion por manĝi
la infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi
doni por manĝi al birdoj
kelke da rostitaj terpomoj kaj bongustan grasan pecon da ŝinko ŝi ricevis kaj ĝin manĝis kun apetito
instruas mizero manĝi panon sen butero
ĉiu manĝas, kiel li aranĝas
-
(transitiva) Konsumi.
rusto manĝas feron, ĉagreno la koron
-
(transitiva) (figure) Avide karesi.
la Asiriano manĝis ŝin per la rigardo, kaj ŝi ridanta kaj hontanta jen murmuretis al li jen sin deturnis de li, ŝajnigante koleron
manĝi amatinon per kisoj
En aliaj lingvoj
- Ido: manjar
- La angla: eat
- La araba: أكَلَ -ُ أَكْلاً
- La belorusa: есьці, паядаці, з'ядаці
- La bretona: debriñ
- La bulgara: ям, храня се
- La ĉeĥa: jíst
- La ĉina: 吃 [chī]
- La franca: manger
- La germana: essen
- La hebrea: לאכול
- La hispana: comer
- La hungara: eszik
- La indonezia: makan
- La nederlanda: eten (ww.)
- La pola: jeść
- La portugala: comer
- La rumana: a mânca
- La rusa: есть, кушать
- La sveda: äta
- La taja: กิน, รับประทาน
- La turka: yemek, yemek yemek
- Tokipono: moku
- La germana: fressen
- La germana: verschlingen