Vorto: manĝaĵo
-
Tio, kion oni manĝas.
faru por mi bongustan manĝaĵon, kian mi amas
Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno kaj doni al ili manĝaĵon por la vojo
ili pretigis al si manĝaĵon
ŝi tuj metis la manĝaĵojn sur la tablon, kaj tiel ili manĝis la fiŝon, kaj ankaŭ la rostaĵon kaj la kukon
manĝaĵoj estas pretigitaj sur ĉiu fajrejo
laktaj manĝaĵoj, butero kaj fromaĝo
vegetaĵaj manĝaĵoj estas la plej sanigaj
vi ŝtatas tian manĝaĵon, fraŭlineto?
En aliaj lingvoj
- Ido: manjajo
- La angla: food
- La belorusa: страва, ежа, харч
- La bretona: boued
- La ĉina: 食物 [shíwù]
- La franca: nourriture, met
- La germana: Speise, Essen
- La hispana: comida
- La hungara: étel
- La indonezia: makanan
- La nederlanda: eten (voedsel), voedsel
- La pola: potrawa, pożywienie
- La portugala: alimento, comida
- La rusa: еда (то что едят), блюдо (съестное), кушанье
- La sveda: mat
- La taja: อาหาร
- La turka: yiyecek
- Tokipono: moku
- Volapuko: fid