Vorto: mamuto
-
Genro el familio elefantedoj (Mammuthus), rostrulo ĝis 3 m alta kun longhara ruĝbruna felo, malgrandaj oreloj kaj kurbaj dentegoj; vivinta en Eŭropo kaj norda Azio ĝis la mezo de la kvaternara geologia epoko.
en Siberio oni trovis likvan sangon de mamuto: do, la klonado de tiuj bestoj, malaperintaj fine de la lasta glacia epoko, alproksimiĝas
fascinaj kiel dinosaŭroj: estas tiel priskribeblaj la mamutoj, kiuj vivis ĝis antaŭ 3700 jaroj en la nordaj regionoj de Eŭropo, Azio kaj Ameriko
En aliaj lingvoj
- La angla: mammoth
- La belorusa: мамант
- La bretona: mammout
- La bulgara: мамут
- La franca: mammouth
- La germana: Mammut
- La hungara: mamut
- La indonezia: mamut
- La kataluna: mamut
- La nederlanda: mammoet
- La persa: ماموت
- La portugala: mamute
- La rusa: мамонт
- La slovaka: mamut
- La sveda: mammut