Vorto: malviva
-
Ne posedanta vivon.
a. Ne apartenanta al la mondo de la vivaĵoj, senviva, en kiu malestas kaj neniam estis vivo.
malviva substanco (ekz-e metalo, vitro)
la malviva naturo
la Malviva Maro
la suno leviĝis el la maro, kviete kaj varme falis ĝiaj radioj sur la malvarman malvivan ŝaŭmon de la maro
b. Mortinta.
lia filo mortis kaj estas nun malviva
malvive naskita infano
«La malvivaj animoj»
c. Senefika, malvigla, nekapabla funkcii, senti.
lia koro, rilate al amo, jam estis malviva
fido, ne havanta farojn, estas en si mem malviva
la butono estis malviva, la sonorilo estis difektita
malviva litero
afero malvive naskita
malviva sezono
Pilato rigardis la ĉefpastron per malvivaj okuloj kaj nudigis la dentojn por esprimi rideton
ŝiaj okuloj estis ĉirkaŭitaj de malhelaj rondoj, la pupiloj estis kvazaŭ malvivaj
En aliaj lingvoj
- La angla: dead
- La belorusa: мёртвы
- La ĉeĥa: mrtvý, neživý
- La franca: mort (adj.)
- La germana: tot
- La greka: πεθαμένος
- La hungara: holt, élettelen
- La nederlanda: levenloos
- La portugala: morto
- La rusa: мёртвый
- La slovaka: mŕtvy, mŕtvy, neživý