Vorto: malvarmsanga

  1. Kies korpotemperaturo laŭas la temperaturon de la ĉirkaŭa medio.

    • la fiŝoj kaj la nuntempaj reptilioj estas malvarmsangaj animaloj

    • Rimarko: En iuj lingvoj, ekzemple en la rusa, la vorto strukture simila al «malvarmsanga» povas havi la aproban sencon «konservanta memregadon en danĝero kaj tiel plu». Tiu senco estas nelogika idiomaĵo (vidu rimarkon ĉe malvarmsango). Mi ne trovis aŭtoritatajn ekzemplojn por ĉi tiu senco, kaj opinias ĝin evitinda en Esperanto.

  2. Senpasia, indiferenta, senemocia, flegma.

    • lia damo, kontraŭe, estis malvarmsanga, kvazaŭ frostigita viando

    • «Kaj krome,» daŭrigis li, «mi estas malvarmsanga; neniu pasio tiras min kun si.»

En aliaj lingvoj

    • La angla: cold-blooded, ectothermal, ectothermic, ectothermous, haematocryal
    • La ĉeĥa: chladnokrevný
    • La franca: à sang froid
    • La germana: wechselwarm (-e Tiere)
    • La itala: a sangue freddo, ectoterma
    • La pola: zimnokrwisty
    • La rusa: теплокровный
    • La slovaka: chladnokrvný
    • La turka: soğuk kanlı
    • La germana: kaltblütig
    • La itala: freddo (carattere), controllato (carattere), impassibile
    • La pola: zimnokrwisty
    • La rusa: сухой, бесстрастный, бесчувственный