Vorto: maltima

  1. Ĉiariske sentima, malatentanta danĝeron.

    • maltimaj kavaliroj sur spiregantaj ĉevaloj

    • ĉu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi? kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion

    • la plej simplaj opiniesprimoj de la jura konsilisto siaflanke ŝajnis al li tro maltimaj kaj tro malpiaj

    • Rimarko: Pri vortaj nuancoj vidu rimarkon ĉe «kuraĝa».

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: бясстрашны, сьмелы, адважны
    • La ĉeĥa: nebojácný
    • La franca: audacieux, intrépide
    • La germana: mutig, furchtlos
    • La hungara: bátor, merész
    • La nederlanda: onbevreesd, stout (onbevreesd)
    • La pola: bez strachu, bez lęku, zuchwale
    • La rusa: бесстрашный, смелый, отважный
    • La slovaka: nebojácny, neohrozený, odvážny, smelý