Vorto: malseka
-
Enhavanta multe da akvo aŭ fluaĵo.
malseka ĉifono, vesto, viŝtuko
malsekaj haroj
la mantelo estas malseka, sed la vesto sub ĝi ‐ seka
larme malsekaj okuloj
malseka neĝo
regis kruda, malseka vetero
-
(Pri gaso, atmosfero:) Entenanta percepteble multe da gasstata akvo; humida.
densa ondo da mucida, malseka aero frapis la vizaĝojn de ambaŭ enirantaj virinoj
ĝardenoj, kies arboj dank' al la malseka blovo de l' maro kreskis
malseka vento, klimato
En aliaj lingvoj
- Ido: humida
- Interlingvao: humide
- La afrikansa: nat
- La angla: wet
- La belorusa: мокры, вільготны
- La bulgara: мокър
- La ĉeĥa: mokrý
- La franca: mouillé
- La germana: nass
- La hebrea: רטוב
- La hispana: mojado
- La hungara: nedves
- La indonezia: basah
- La itala: bagnato
- La kataluna: mullat
- La nederlanda: nat
- La okcidentfrisa: wiet
- La rusa: мокрый
- La slovaka: mokrý
- La sveda: blöt
- La turka: ıslak, nemli
- Loĵbano: cilmo
- Tokipono: telo
- Volapuko: luimik
- La bulgara: влажен
- La itala: umido
- La kataluna: humit
- La rusa: влажный, сырой