Vorto: malsanulejo

  1. Granda, ordinare publika kuracejo kun ekipaĵoj kaj oficantaj medicinistoj.

    • oni venigis ŝin en la malsanulejon de la malriĉulejo, kie ŝi mortis

    • antaŭ sia morto li malsaniĝis kaj oni lin sendis en la malsanulejon

    • nia fidela servanto mortis en la malsanulejo

    • la ebriuloj estos veturigitaj aŭ al policejoj aŭ al malsanulejoj

    • Natalia estis flegistino en la urba malsanulejo

    • la konstruado de lernejoj, malsanulejoj kaj pontoj kondukis al la estigo de modesta bonstato

En aliaj lingvoj

    • La angla: hospital
    • La belorusa: шпіталь, лякарня, бальніца
    • La bulgara: болница
    • La ĉeĥa: marodka, nemocnice
    • La franca: hôpital
    • La germana: Krankenhaus, Hospital
    • La hebrea: בית חולים
    • La hungara: kórház
    • La indonezia: rumah sakit
    • La itala: ospedale
    • La nederlanda: ziekenhuis
    • La pola: szpital
    • La portugala: hospital
    • La rusa: больница
    • La slovaka: nemocnica
    • La turka: hastahane