Vorto: malproksima
-
Ne apuda, trans longa spaca, tempa aŭ spirita distanco.
tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko
preĝejo proksima, sed Dio malproksima
malproksima de mi estas la deziro ribeli
malproksima de mi estas la opinio ke...
pli bona amiko intima ol parenco malproksima
En aliaj lingvoj
- La angla: far, distant
- La belorusa: далёкі
- La ĉeĥa: vzdálený
- La franca: distant, éloigné, lointain
- La germana: fern, entfernt
- La hungara: távoli
- La pola: daleki, odległy
- La rusa: дальний, далёкий
- La slovaka: odľahlý, vzdialený, ďaleký