Vorto: malnova

  1. Jam de longe ekzistanta aŭ konata.

    • malnova kutimo

    • unu amiko malnova pli valoras ol du novaj

    • ĉiuj aliaj ekkantis strofon el malnova kanto pri cikonioj

    • tiu ĉi reciproka ĝentileco estis ĉe la ambaŭ familioj malnova moro, ĉar ili ĉiuj estis tre amikaj inter si kaj vivis en agrabla senceremonieco

  2. Antaŭa.

    • mi preferas la malnovan metodon

    • en la bona malnova tempo

    • ili parolis pri la malnovaj tagoj

    • ĝi estis nek laŭ la malnova stilo, nek laŭ la nova

    • la Malnova testamento

  3. Longe uzita kaj do subkomprenante: difektita de la longa uzado.

    • ili iris kaj provizis sin per manĝaĵoj, kaj metis malnovajn sakojn sur siajn azenojn kaj malnovajn disŝiritajn kaj flikitajn vinsakojn

    • ŝuoj malnovaj kaj flikitaj estis sur iliaj piedoj, kaj vestoj malnovaj estis sur ili, kaj ilia tuta pano estis malfreŝa kaj ŝimiĝinta

    • oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn, alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos

    • ŝajnis, ke tio estas tre strangaj malnovaj botoj por tiel riĉa sinjoro

    • Rimarko: Ĉi tiu senco aperas en PV kaj en la PIV-oj pro miskompreno kaj eble pro nacilingva konfuzo kun maljuna. La ekzemploj en tiuj vortaroj estas egale nekonvinkaj. Objekto malnova povas esti kaduka kaj malmultekosta, sed tio ne estas esenca parto de la nocio, kaj tute bone povas esti inverse: malnova objekto (ekzemple vino, artaĵo, palaceto) povas esti ege pli multekosta kaj esti pli fortika kaj bonstata ol iu malmultekosta novaĵo. Inter la nocioj «malnova» unuflanke, kaj « kaduka, difektita, eluzita » aliflanke estas proksimume tia asocia rilato, kiel inter «volumeno» kaj «maso»: ofte, sed ne nepre objekto grandvolumena havas grandan mason, kaj unu povas pensigi pri la alia; sed neniu el tiuj nocioj konsistigas konceptan parton de la alia. Kaj en grado kompara aŭ superlativa, la pli malnova domo nepre havas signifon tempan, apenaŭ tie imageblas la signifo «la pli kaduka domo».

En aliaj lingvoj

    • Ido: anciena
    • La angla: old
    • La belorusa: стары
    • La bretona: kozh (n'eo ket nevez)
    • La ĉeĥa: starý (věc)
    • La franca: ancien, vieux (objet)
    • La germana: alt
    • La hebrea: ישן
    • La hispana: viejo
    • La hungara: régi
    • La kataluna: antic
    • La nederlanda: oud
    • La okcitana: ancian
    • La rusa: старый, старинный
    • La slovaka: starý (o veci)
    • La sveda: gammal
    • La rusa: старый, прежний
    • La rusa: старый, ветхий