Vorto: malica
-
Konscie malbonfarema kontraŭ la aliaj, deziranta malutilon kaj malfeliĉon al la aliaj, ĝojanta pro la malfeliĉo de la aliaj.
malica homo, karaktero
kiu intencas fari malbonon, tiun oni nomas maliculo
-
Farata kun deziro malutili al iu, malfeliĉigi iun.
malica ago, parolo, intenco
kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon
En aliaj lingvoj
- La angla: malicious, malevolent, spiteful
- La belorusa: злы, злосны, зласьлівы, каварны
- La ĉeĥa: dolózní, jízlivý, zlomyslný, zlovolný
- La franca: perfide, méchant
- La germana: böse
- La hispana: malicioso, malvado
- La hungara: rosszindulatú, kárörvendő, rosszmájú, maliciózus
- La nederlanda: boos, boosaardig
- La pola: podstępny, przewrotny
- La portugala: malicioso, malvado, maldoso, perverso
- La rusa: злобный, злой, коварный
- La slovaka: zlomyseľný, škodoradostný
- La sveda: elak
- Tokipono: ike
- La hungara: gonosz, galád