Vorto: malhelpi
-
(transitiva) Malfaciligi ies agadon per diversaj kontraŭagoj.
pardonu, eble mi malhelpas vin?
vi neniel povas malhelpi min, en nenia maniero
ŝi trapenetradis la amasojn da homoj, kiuj malhelpis ŝian iradon
la pastraro malhelpas la reformojn por la laborantaj klasoj
-
(transitiva) Malfaciligi aŭ malebligi ion.
la varmego malhelpis, ke mi finu la laboron
nenio malhelpas, ke...
bruo malhelpas la aŭdadon
lia foriro neniom malhelpas la traktadojn
la severa netuŝebleco de la Fundamento gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo perfektiĝadi
konsumo de kafeino kaj alkoholaĵoj malhelpas noktan ripozon
principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian
malhelpis al libera veturado de nia buso ankaŭ amaso da modernaj aŭtomobiloj
li volis studi en la universitato, sed la malbona stato de liaj okuloj malhelpis tiun planon
En aliaj lingvoj
- La angla: hinder, impede, thwart
- La belorusa: замінаць, перашкаджаць
- La bretona: skoilhañ
- La ĉeĥa: inhibovat, potlačit, potlačovat, utlumit, utlumovat, zpomalit, zpomalovat
- La franca: gêner, déranger (causer une gêne), empêcher, ennuyer (gêner), entraver (gêner)
- La germana: behindern, verhindern, stören
- La hungara: (meg)akadályoz
- La itala: ostacolare, impedire, contrastare
- La nederlanda: belemmeren, verhinderen
- La pola: przeszkadzać, utrudniać, wadzić, zawadzać, zakłócać
- La portugala: prejudicar, atrapalhar
- La rusa: мешать, затруднять, препятствовать
- La slovaka: hatiť, inhibovať, prekážať, spomaľovať, zabrániť, zavadzať
- La sveda: hindra, förhindra