Vorto: malfono

  1. Tio kio kontrastas kun la fono, kio (ŝajne) antaŭe, kaptas la atenton.

    • io perturbas min : la tombo montrata ĉe la malfono

    • la ĉarma virino en la malfono estas el Brandenburgio

  2. En dialogo kun komputilo, la ĉefa koloro por signoj sur la ekrano (kontraste al la fono).

En aliaj lingvoj

    • La angla: foreground (a screen color)
    • La franca: premier plan, avant-plan
    • La germana: Vordergrund
    • La hungara: előtér
    • La nederlanda: voorgrond
    • La sveda: förgrund
    • La pola: kolor liter, kolor pierwszego planu