Vorto: maldolĉa
-
Havanta akran, mordan guston, kiel galo aŭ pipro.
maldolĉa kiel absinto
maldolĉa migdalo
-
Doloriga, prema, peza por la psiĥo aŭ rilata al tia sento.
kaj ili faros al si pro vi kalvaĵon, ĉirkaŭzonos sin per sakaĵo, kaj ploros pri vi kun maldolĉa koro maldolĉan ploron
ŝi verŝis maldolĉajn larmojn
tiel denove pasis iom da tempo, longa kaj maldolĉa
neniu pokalo de la vivo enhavas ekskluzive nur vermuton, neniu bona homo povus regali homon nur per la maldolĉa kaliko da suferoj
ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino
maldolĉa sento de neplenumita espero
ili maldolĉigis al ili la vivon
En aliaj lingvoj
- La belorusa: горкі
- La bulgara: горчив
- La franca: amer
- La germana: bitter
- La hispana: amargo
- La indonezia: pahit
- La itala: amaro
- La nederlanda: bitter
- La persa: تلخ
- La pola: gorzki
- La portugala: amargo
- La rumana: amar
- La rusa: горький
- La hispana: amargo
- La persa: تلخ, ناگوار, ناخوشایند, اندوهبار
- La portugala: amargo