Vorto: malario

  1. Febra malsano, propra al marĉaj regionoj, transinokulata per piko de kuloj.

    • ekspedicianoj mortis kaŭze de tropikaj malsanoj – malario, disenterio, flava febro

    • restas tamen kiel ĉefaj malsanoj malario, diareo, pulmaj infektoj, nesufiĉa nutrado kaj morbilo

    • antaŭ ĉirkaŭ 60 - 70 jaroj malario en Eŭropo ankoraŭ estis disvastiĝinta malsano

En aliaj lingvoj

    • La angla: malaria
    • La belorusa: малярыя
    • La bretona: malaria
    • La bulgara: малария
    • La ĉeĥa: malárie
    • La franca: malaria, paludisme
    • La germana: Malaria
    • La hispana: malaria
    • La hungara: malária, forróláz
    • La indonezia: malaria
    • La kataluna: malària
    • La nederlanda: malaria
    • La persa: مالاریا
    • La portugala: malária
    • La rusa: малярия
    • La slovaka: malária