Vorto: malamo

  1. Pasio, kiu inklinigas al malbondeziro aŭ malbonago kontraŭ iu.

    • la pafmortigo de la policano estis nur famo, kiu celis veki en la bulgaroj malamon kontraŭ la turkoj

    • diabla malamo aŭ malica detruemo okazigas kruelaĵojn

    • lia iom ĉarlatana karaktero, vekas suspektemon kaj kelkfoje malamon

  2. Forta malinklino kontraŭ io.

En aliaj lingvoj

    • La angla: hate
    • La belorusa: нянавісьць, варожасьць, непрыязь
    • La bulgara: омраза
    • La ĉeĥa: nenávist, zášť
    • La franca: haine
    • La germana: Hass
    • La hispana: odio
    • La hungara: gyűlölet
    • La itala: odio
    • La nederlanda: haat
    • La norvega: hat
    • La pola: nienawiść
    • La rusa: ненависть
    • La slovaka: nenávisť
    • La taja: ความเกลียด
    • La turka: nefret