Vorto: mal-
-
Prefikso montranta ideon logike kontraŭan al tiu, kiun montras la radiko.
mallonga, malplena, malutila, mallumo, malakcepti, malaperi
nemalobeebla leĝo
Rimarko: Kelkfoje mal egalvaloras ne; tamen ĝi ĝenerale kaj propre ne entenas negativan, sed pozitivan ideon.
En aliaj lingvoj
- Ido: des-
- La hispana: prefijo formador de antónimos
- La nederlanda: on-
- La portugala: prefixo formador de antônimos