Vorto: makulo

  1. Hazarda alikoloraĵo sur io.

    • a. Malpurigita aŭ difektita loko sur io.

      • grasa, inka makulo

      • makulo en diamanto

      • eĉ sur la suno troviĝas makulo

    • b. Natura kolora punkto.

      • makuloj de felo

  2. (figure) Malbona, difektita punkto.

    • neniu sanktulo estas sen makulo

    • tiu ĉapitro estas makulo en la verko

    • tio ĵetas makulon sur lian karakteron

    • ĝi estas por mi makulo en la okulo

  3. Elementa dermatologia lezo konsistanta en loka haŭtmakulo, sen reliefo nek penetrado, rezultanta el simpla modifiĝo de la haŭta koloro.

    • efelidoj estas etaj pigmentaj makuloj

En aliaj lingvoj

    • La bulgara: петно
    • La ĉeĥa: skvrna, kaňka
    • La franca: tache
    • La persa: لکه
    • La portugala: mancha, nódoa, mácula
    • La rusa: пятно
    • La slovaka: fľak, machuľa, škvrna
    • La sveda: fläck
    • La turka: leke
        • a. La belorusa: пляма
        •     La ĉeĥa: skvrna
        •     La germana: Fleck
        •     La hungara: folt, petty
        •     La nederlanda: vlek
        • b. La belorusa: пляма
        •     La ĉeĥa: skvrna
        •     La germana: Fleck, Klecks
        •     La hispana: mancha
        •     La hungara: folt, szeplő
        •     La nederlanda: vlek
    • La angla: spot, stain
    • La belorusa: пляма (перан.), ганьба, зьнявага
    • La bretona: tarch
    • La germana: Schaden, Makel
    • La hungara: folt, makula
    • La nederlanda: smet
    • La angla: macule
    • La franca: macule