Vorto: majstro

  1. Kompetenta specialisto.

    • a. Korporacie agnoskita metiisto kaj estro de grupo da laboristoj aŭ disĉiploj.

      • nun mi sendis homon saĝan kaj kompetentan, mian majstron Ĥuram

      • la patro rekomencis sian tajloran laboron, kaj la filo eklaboris ĉe majstro

    • b. Persono lerta kaj sperta en iu metio, fako, okupo.

      • koniĝas majstro laŭ sia verko

      • majstre ĉizi lignon

      • tie staris nuda belega virino, tiel bela, kiel povis krei nur la naturo kaj la plej granda majstro de marmoro

      • «Eterna bukedo» restis dum jaroj la libro, kiun mi plej ofte utiligis por montri al kleraj pridemandantoj, kion kapablas esperanto en la manoj de majstro

      • okaze kunvenis kvar sinjoroj, grandaj majstroj kaj amantoj de mensogado

  2. Respektotitolo.

    • «Vivo kaj opinioj de majstro M'saud»

    • a. Respektotitolo donata de la publiko al granda belartisto, ekzemple muzikisto aŭ pentristo.

      • la malnovaj majstroj

      • ankaŭ la konsilisto konsentis, des pli ĉar la komponaĵoj de la juna majstro trovis favoron antaŭ lia severa juĝo

    • b. Respektotitolo donata de disĉiploj al sia instruisto.

      • kaj ili diris al li: Rabeno (tio estas, majstro), kie vi loĝas?

    • c. Respektotitolo kiun iuj esperantistoj donas al Zamenhofo.

      • nomu min per mia nomo, nomu min fondinto de la lingvo, aŭ kiel vi volas, sed mi petas vin, ne nomu min plu «majstro», ĉar per tiu morale tro liganta nomo vi malliberigas nian aferon

      • La famon, ne brue, Nur poste, malfrue, Simile al eĥo de mortkrio Mallonga sciigo alportis: «La Majstro mortis!»

En aliaj lingvoj

    • La angla: maestro, master (of one's art)
    • La belorusa: майстар
    • La bretona: mestr (mailh)
    • La ĉeĥa: majstr (hovor.), mistr
    • La franca: maître
    • La germana: Meister
    • La hispana: maestro
    • La hungara: mester, mesterember
    • La kataluna: mestre
    • La nederlanda: meester
    • La portugala: mestre, magíster
    • La rusa: мастер
    • La slovaka: majster
    • La sveda: mästare
        • a. La rusa: мастер, маэстро
        • b. La rusa: учитель, мэтр
        • c. La rusa: учитель