Vorto: mago
-
En la antikvo, kleriko, gnostiko, astrologo.
la Tri Magoj
la kaverno ektremis, la sankta kurteno forte skuiĝis kaj en diversaj punktoj aperis flametoj, tiam la mago levis la manojn supren kaj komencis paroli: «patro ĉiela, bona kaj kompatema, purigu mian animon...»
via raportanto, ja hungaro, spektis la lirikan, sorĉ-etosan verkon «Mago Simono» de Ildikó Enyedi
-
Iluziisto.
en ĉiuj ĉi konstruaĵoj vivis la korteganaro, la ĉambristoj kaj servistinoj, la saĝaj virinoj kaj magoj, la sorĉistoj kaj klaŭnoj, la kurieroj, kuiristoj kaj akrobatoj, la ŝnurdancistinoj kaj la rakontistoj , alĥemiistoj
aliaj simboloj de la festivalo estis ĝia fondinto, Cino Tortorella, alinome Mago Zurlì, pro siaj iamaj magiaĵoj, kaj la amegata pupo Topo Gigio
En aliaj lingvoj
- La angla: magus
- La belorusa: маг
- La franca: mage
- La germana: Magier
- La hungara: mágus
- La kataluna: mag
- La nederlanda: magiër
- La persa: مُغ
- La pola: mag
- La portugala: mago
- La rusa: маг, волхв