Vorto: maŭro
-
Ano de iu el la popoloj vivintaj en okcidenta Magrebo, tio estas proksimume en nunaj Alĝerio kaj Maroko.
a. Dum romia antikvo, popoloj de tiama Maŭritanujo.
b. Dum eŭropa mezepoko, arablingvaj islamanoj de okcidenta Magrebo kaj Hispanujo.
oni tuj cedis al la deziro komplimenti kaj servi la belan maŭrinon
En aliaj lingvoj
- La angla: Moor
- La belorusa: маўр
- La bulgara: мавър
- La franca: Maure (subst.)
- La germana: Maure
- La hispana: moro
- La hungara: mór, szaracén
- La kataluna: moro (subst.)
- La nederlanda: Moor
- La portugala: mouro
- La rusa: мавр