Vorto: maŝo

  1. Bukleto formita per interplektiĝo de la fadenoj en trikita teksaĵo aŭ en reto.

    • faru maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo

    • metu la hoketojn en la maŝojn, por ke vi kunigu la tendon

    • reto, kies maŝoj estis oraj, neegalaj kaj moviĝemaj

    • vi ricevos linon, el kiu vi devas plekti dek unu maŝkirasojn

    • haltejo kun turna maŝo de tramo

  2. Malplena spaceto inter la plektitaj fadenoj de teksaĵo aŭ reto.

  3. Buklo, laŭvole streĉebla aŭ malstreĉebla, formita per ŝnuro kaj povanta servi por ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭlevi, premsufoki kaj ceteraj.

    • la maŝo enkroĉigos lian kalkanon kaj pereo lin atakos

    • mi leviĝus tuj kaj ekirus... en subtegmenton kaj tie... en maŝon, aŭ dro... dronigus min

En aliaj lingvoj

    • La angla: loop, link
    • La belorusa: пятля
    • La bretona: mailh (neud)
    • La franca: maille
    • La germana: Masche
    • La hispana: nodo
    • La hungara: hurok
    • La nederlanda: steek (v.weefsel)
    • La portugala: malha (de tecido), nó corrediço, laçada, laço
    • La rusa: петля
    • La angla: mesh, interstice
    • La angla: loop, knot
    • La germana: Schlinge
    • La hispana: asa, nudo