Vorto: maŝino

  1. Aparato, kiu produktas, transsendas aŭ utiligas forton kaj anstataŭas aŭ plifaciligas la homan laboron.

    • draŝmaŝino, skribmaŝino

    • li faris en Jerusalem maŝinojn, elpensitajn de specialistoj, por ĵetadi sagojn kaj grandajn ŝtonojn

    • manlaborado, kiu povas esti farata per maŝino

    • estis etenditaj fortikaj metalfadenoj al ĉiuj etaĝoj de la domo, kaj unu sitelo ŝvebis apud la alia, dum la levmaŝino knaris kaj la siteloj dancadis en la aero

    • oni aŭdis bruon de du kudromaŝinoj, super kiuj estis klinitaj ankaŭ du virinaj figuroj

    • ili konstruis multe da simplaj sed efikaj hidraŭlikaj maŝinoj, per kiuj oni povis ĉerpi akvon kaj verŝi ĝin sur kampojn

    • oni marŝis tiel malrapide, ke la militaj maŝinoj, kiuj devis sekvi en la fino, foriris dudek kvar horojn pli malfrue

  2. (figure) Malsimpla organizo kombinita por atingi difinitan celon.

    • la homa maŝino

    • li tiam volus la poetojn tuj pendigi, ĉar ili vere mokas lin kun sia brua rimmaŝin'!

    • la tera maŝino

    • ekmarŝu la impresmaŝino

    • administracia maŝino estas ĉiam malrapida

En aliaj lingvoj

    • La angla: machine
    • La belorusa: машына
    • La bretona: ardivink, ijinenn, mekanik
    • La ĉeĥa: stroj
    • La franca: machine
    • La germana: Maschine
    • La hispana: máquina
    • La hungara: gép(ezet)
    • La itala: macchina
    • La nederlanda: machine
    • La portugala: máquina
    • La rusa: машина
    • Tokipono: ilo