Vorto: lumo

  1. Radioj (elektromagnetaj ondoj), kiuj estas perceptataj per la okuloj kaj igas la objektojn videblaj.

    • lumo de suno, de lampo

    • elektra lumo

    • loki pentraĵon en favoran lumon

    • verŝi lumon sur io

  2. Eco, kiu ebligas klaran koncepton aŭ komprenon.

    • tiu cirkonstanco ĵetas plenan lumon sur la aferon

    • pro modesteco li neniam metas en lumon siajn meritojn

    • tiun argumenton vi prezentas en tute malĝusta lumo

    • tiu tro laŭta titolo metus malbonan lumon sur nian aferon

    • lumo de la racio

    • lumo fariĝos, kulpo troviĝos

  3. Lumado (); lummakulo, lumaĵo, io lumanta (precipe plurnombre kaj se oni ne scias aŭ ne volas precizigi la naturon de la koncernaj lumaĵoj).

    • norda lumo

    • ĉiuj ekkuris galope al la rivero, sur kies bordoj jam brilis multenombraj lumoj kaj sonis granda kanto de la kunveninta popolo

    • finfine, mi ekvidis elektrajn lumojn kaj rekonis, ke mi troviĝas en la vilaĝo

  4. (figure) La bono, la pravo, Dio, la vera scio kaj tiel plu.

    • la lumo de la saĝo

    • Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu

    • Tiuj homoj estas kontraŭuloj de la lumo, Ili ne konas Liajn vojojn, Ne revenas al Lia irejo

  5. (figure) Eminenta kompetentulo.

    • li estas lumo de romana filologio

    • Rimarko: La signifo lumo estas tre dubinda, probable ĝi estas senkritike kopiita el iu nacilingva vortaro. PIV2 ĝin ne transprenis, kaj mi mem ĝin neniam renkontis en Esperanto. Ruslingve por tiu signifo servas lumaĵo ‐ kio estas konforma al la metafora kaj pli internacia uzo de «stelo»; aŭ, pli patose, «lumilo».

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: сьвятло
    • La ĉeĥa: světlo
    • La franca: éclairage, lueur, lumière, luminaire (source), génie
    • La germana: Licht, Schein
    • La hispana: luz
    • La hungara: fény
    • La itala: luce
    • La nederlanda: licht
    • La portugala: luz
    • La rusa: свет
    • La slovaka: svetlo
    • La sveda: ljus
    • La turka: ışık, aydınlık
    • Tokipono: suno
    • Volapuko: lit
    • La belorusa: сьвятло
    • La germana: lichte Klarheit, Licht
    • La hispana: luz
    • La hungara: fény, világosság
    • La itala: luce, lume
    • La rusa: свет
    • La belorusa: крыніца сьвятла
    • La germana: Lichtquelle, Leuchtquelle
    • La hispana: lumbrera
    • La hungara: fényforrás
    • La itala: chiarore
    • La rusa: источник света
    • La germana: Licht (Klarheit, göttliches), Klarheit, Wahrheit
    • La rusa: свет
    • La belorusa: сьветач
    • La germana: Star, Leuchte
    • La hispana: lumbrera
    • La hungara: lumen (átv.)
    • La itala: luminare