Vorto: lumi

  1. (netransitiva) Eligi tiajn radiojn, kiuj estas percepteblaj per la okuloj kaj ebligas vidi objektojn.

    • dum la tago kiam la suno lumas tra la akvo li dormas sed en stellumaj noktoj kaj ĉe lunlumo li leviĝas super la akvon

    • malmultaj lanternoj malbone lumis la strateton

  2. (netransitiva) (figure) Esti videble kontenta, gaja.

    • sur la vizaĝoj hele lumis fiera feliĉo

En aliaj lingvoj

    • La angla: shine
    • La belorusa: сьвяціць, сьвяціцца
    • La ĉeĥa: svítit, zářit
    • La franca: luire, rayonner
    • La germana: leuchten, strahlen
    • La hispana: brillar
    • La hungara: fénylik
    • La itala: brillare
    • La nederlanda: licht geven
    • La portugala: brilhar
    • La rusa: светить, светиться
    • La slovaka: osvetľovať
    • La sveda: lysa
    • La turka: ışık saçmak
    • La hungara: ragyog
    • La nederlanda: stralen (een stralend gezicht b.v.)