Vorto: luma

  1. Eliganta lumon, lumanta, radianta.

    • luma korpo

    • lumaj vitraj muroj de la novaj magazenoj

    • tiam falis radianta falstelo, kiu tiris post si longan luman strion

    • la virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno kaj je la unua fojo ŝi sentis larmojn

  2. Rilata al lumo, kiu estas el lumo.

    • el ĉiuj tempoj, el ĉiuj landoj montriĝas tiuj lumaj bildoj

    • al pazigrafioj oni povas alvicigi ankaŭ telegrafajn kodojn, dekuman klasifikadon, luman kaj flagan signalsistemojn

    • luma signalo, luma premo

    • luma fonto

    • Rimarko: Ĉar ĉi tiu senco implicas rilaton al la substantiva ideo pri lumo (lumoa, de lumo), tial anstataŭ tiajn rilatajn adjektivojn oni preferas uzi vortojn kunmetitajn: lumbildoj, lumsignalo, lumpremo, lumfonto, lumjaro, lumondo kaj tiel plu ‐ kontraste al la kvalitaj sencoj de la adjektivo.

  3. Lumplena, hela.

    • estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj prenis plumon

    • estis hela luma mateno

    • la luno brilis kaj estis tiel lume kiel dum la tago

  4. Ricevanta lumon.

    • luma parto de la ĉambro

    • luma vitra salono

  5. (figure) Kiu rilatas lumo.

    • la lumaj idealoj

    • sed ne imagu, ke li prezentis nur lumajn dimensiojn, aŭ eĉ, se mi rajtas paroli karikature, anĝelojn ludantajn per harpo sur tavolo el blankaj nuboj

    • la kredo je luma estonteco estis granda kaj la entuziasmo eksterordinara

  6. (figure) Kiu impresas kvazaŭ lumanta, radianta.

    • ŝi trapikis truon en la folio, rigardis tra ĝi al la suno, kaj tiam ŝajnis al ĝi, kvazaŭ ŝi vidas la lumajn okulojn de siaj fratoj

    • luma vizaĝo de reĝo estas vivo

  7. (figure) Klarega.

    • luma spirito, klarigo

    • Rimarko: Mi opinias ke la senco luma ne ekzistas en Esperanto. Fidindaj ekzemploj mankas, kaj PIV2 tiun sencon (donitan de PV) ne transprenis.

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: сьветлы
    • La ĉeĥa: jasný, světelný, světlý
    • La franca: lumineux
    • La nederlanda: lichtend
    • La rusa: светлый
    • La slovaka: jasný, svetlý
    • La sveda: lysande
    • La turka: aydınlık
    • La rusa: светлый, световой
    • La sveda: ljus-
    • La germana: leuchtend, hell
    • La hungara: fényes
    • La itala: luminoso
    • La portugala: luminoso
    • La sveda: ljus
    • La sveda: upplyst
    • La germana: strahlend, leuchtend
    • La hungara: fényes, derült
    • La itala: lucente, brillante
    • La germana: erleuchtet, erhellend
    • La hungara: világos, fényes
    • La itala: radioso, brillante, illuminante