Vorto: lufo

  1. Liano kreskanta en varmaj landoj, precipe en Afriko kaj en Azio, en pluraj lingvoj ankaŭ nomata spongokukurbo, genro el familio kukurbacoj (Luffa).

  2. Verda, klaboforma frukto de lufplanto kun laŭlongaj ripoj uzata nematura kiel legomo kaj uzata matura kiel spongo pro sia ĉela karno.

    • lia pentraĵo kun la titolo «Plado el fiŝetoj kaj lufoj» montras kvar lufojn kun freŝaj floroj kaj kelke da viglaj fiŝetoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: chinese okra, luffa
    • La ĉeĥa: lufa
    • La franca: courge-éponge
    • La germana: Luffa, Schwammkürbis
    • La nederlanda: chinese oker, soekwa
    • La persa: لیف
    • La pola: trukwa egipska, roślina gąbka
    • La slovaka: lufa