Vorto: ludo

  1. Ago ludi; aparta speco de tiu ago.

    • danĝera ludo

    • laŭ filozofia vidpunkto la belartoj estas speco de ludo

    • sportaj ludoj

    • meti (riski) en la ludon

    • floraj ludoj

    • ludo aparte kaj aferoj aparte

    • la ludo (ŝanĝaspektoj) de la lumo tra la foliaro

    • serĉi belecon en la ludado de linioj

    • la ludo de la imago

  2. Maniero laŭ kiu oni ludas.

    • bela ludo de la orgeno, de la orkestro

    • malbona ludo de aktoro

  3. Tuto da ŝancoj aŭ atutoj, pri kiuj oni disponas.

    • fari mienon fieran al ludo mizera

En aliaj lingvoj

    • La angla: game
    • La belorusa: гульня
    • La bretona: c'hoari (ak.)
    • La ĉeĥa: hra
    • La franca: jeu
    • La germana: Spiel
    • La hispana: juego
    • La hungara: játék
    • La indonezia: [main] permainan
    • La nederlanda: spel
    • La pola: gra
    • La rusa: игра
    • La slovaka: hra