Vorto: ludi
-
Sin amuzi, sin distri, agante, ne por ia utilo, sed por nura plezuro de agado.
la infanoj ludas sur la herbejo
ludi per pupo, pilko, kartoj
ludi pilkon
ludi kartojn
ludi keglojn per kranioj
ludi kun iu ludon de pugnoj
ludi militon
la ĵonglisto ludis per ponardoj
fari sian taskon kvazaŭ ludante
ludi per vortoj, fari vortludojn
ludi per okuloj
la suno ludis tra la branĉaro
la vento ludis tra la foliaro
la vento ludis kun ŝiaj haroj
-
(transitiva) Vetludi, riski la ŝancojn pri gajno aŭ perdo.
ludi monon
monludi
ludi en la borso, en vetkuroj
-
Prezenti spektaĵon, vivan artaĵon.
a. Muziki per instrumento por sin distri aŭ distri aliajn.
Petro penis ludi sur la gitaro valson
ludi violonon
gloru la Eternulon , per dekkorda psaltero ludu al Li
b. Distri la aliajn, prezentante teatraĵon, aktori, roli.
ludi komedion, rolon
«vi do ludu ion novan,» ŝi diris al siaj aktorinoj
-
(transitiva) Ŝajnigi, hipokriti.
ludi funebron, virton
ludi piulon
En aliaj lingvoj
- La angla: play
- La belorusa: гуляць
- La bretona: c'hoari (v.)
- La bulgara: играя
- La ĉeĥa: hrát (si), hrát si
- La franca: jouer
- La germana: spielen
- La hispana: jugar
- La hungara: játszik
- La indonezia: [main] bermain
- La nederlanda: spelen
- La pola: bawić się, grać
- La portugala: brincar
- La rusa: играть
- La slovaka: hrať, hrať si
- La bulgara: играя
- La hispana: jugar, apostar
- La nederlanda: speculeren
- La pola: grać, obstawiać (np. zakłady), spekulować (np. na giełdzie)
- La portugala: apostar, especular
- La indonezia: [main] memainkan
- a. La bretona: seniñ
- La bulgara: свири
- La hispana: tocar (un instrumento)
- La nederlanda: bespelen
- La pola: grać (na instrumencie muzycznym)
- La portugala: tocar (instrumento musical)
- Tokipono: kalama
- b. La germana: aufführen
- La hispana: actuar
- La nederlanda: opvoeren
- La pola: grać (rolę), odgrywać (rolę)
- La portugala: atuar
- La germana: vorspielen, vormachen
- La hispana: escenificar
- La indonezia: [main] mempermainkan
- La nederlanda: zich voordoen als
- La pola: grać