Vorto: longo
-
Plej granda dimensio de objekto.
tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj ĝia larĝo, kaj tridek ulnoj ĝia alto
faldi paperfolion laŭ la longo
tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo
ĉiuj liaj administratoroj kaj farmantoj ne donas al li pli ol pecon da tero, havantan la longon kaj larĝon de paro da kontraktaj paperoj
la korpo falis kaj etendiĝis laŭ sia tuta longo
grado de longo
Rimarko: Oni pli volonte parolas pri longo de objekto kuŝanta. Tamen «longo» povas ankaŭ alterni kun «alto» pri stara aĵo, kiel montras jena ekzemplo: ili staris fiere unu apud la alia, kvankam ilia longo estis tre malegala.
-
Baza fizika grando, esprimanta la distancojn inter du punktoj.
la dimensioj de longo estas M0L1T0
la derivita grando areo (respektive volumeno) estas kvadrato (respektive kubo) de longo
En aliaj lingvoj
- La angla: length
- La ĉeĥa: délka
- La franca: longueur (dimension)
- La germana: Länge
- La hispana: longitud
- La hungara: hossz, hosszúság
- La nederlanda: lengte
- La norvega: lengde
- La pola: długość
- La portugala: comprimento
- La rumana: lungime
- La rusa: длина
- La slovaka: dĺžka
- La sveda: längd
- La franca: longueur (grandeur physique)
- La hispana: longitud (tamaño físico)