Vorto: longe

  1. Dum multe da tempo.

    • la plej juna devis ankoraŭ la plej longe atendi

    • longe ŝi devis atendi, kaj tempo de atendado daŭras tiel senfine longe

    • estas bone longe resti matene en la lito, se oni havas multe por fari, diras la maldiligentulo

    • la pastro loĝis longe en nia urbo

    • lia kolero longe daŭris

    • mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi

    • ili insistis tiel longe, ĝis li hontis

  2. Delonge.

    • mia domo estis jam longe konstruita

  3. Tiel, ke la koncernaĵo estas longa.

    • etendu pli longe viajn ŝnurojn, kaj viajn palisojn fortikigu

En aliaj lingvoj

    • Ido: longe
    • La ĉeĥa: dlouho, dlouze, dávno
    • La franca: longtemps
    • La germana: lange
    • La hispana: mucho tiempo, largo tiempo, largamente
    • La hungara: hosszan, hosszú ideig
    • La nederlanda: lang
    • La norvega: lenge
    • La pola: długo
    • La rumana: mult timp, indelung
    • La rusa: долго
    • La slovaka: dlho
    • La sveda: länge
    • La germana: seit Langem
    • La hungara: régen
    • La norvega: lenge
    • La rusa: давно
    • La germana: lang
    • La hungara: hosszan
    • La norvega: langt
    • La rusa: длинно