Vorto: longa
-
Granda laŭ la dimensio longo; havanta difinitan grandon laŭ tiu dimensio.
longa bastono, ŝnuro, strato, streko
ĉambro vasta, pli longa ol larĝa
ne skribu al mi tiajn longajn leterojn
longa je dudek centimetroj, je tri paŝoj
tio estis aleo, du kilometrojn longa
kilometre longa titolo
-
Havanta grandan daŭron.
la vivo ne estas longa
longa vojaĝo, laboro, parolado, malsano, pacienco
longaj someraj tagoj
longa krio, ĝemo
plilongigi paroladon, kunvenon
-
(parolante pri silabo) Fermita aŭ akcenta.
en la vorto «me-lan-ko-li-o» la longaj silaboj estas «lan» kaj «li»
Rimarko: Ĉi tiu nocio estas esence fremda al Esperanto, sed Kalocsay faris ampleksan teorion pri ĝia uzo en poezio, ĉar li opiniis la klasikan metrikon, bazitan sur longeco de silaboj, pli belsona ol la akcenta. La donita difino estas adaptita al la specifaj ecoj de Esperanto, kiu ne firme konas longecon de vokaloj, sed por lingvoj kun klara distingo inter longaj kaj mallongaj vokaloj, kiel la latina, helena, sanskrita, araba k.a., la difino estu prefereble: fermita, aŭ kies vokalo estas longa.
En aliaj lingvoj
- Ido: longa
- La angla: long
- La ĉeĥa: dlouhý
- La franca: long
- La germana: lang
- La hispana: largo
- La hungara: hosszú
- La malaja: memendekkan
- La nederlanda: lang
- La norvega: lang
- La pola: długi
- La portugala: longo
- La rumana: lung
- La rusa: длинный
- La slovaka: dlhý
- La sveda: lång
- Tokipono: suli
- Volapuko: lunik
- La germana: lang, langdauernd, langandauernd
- La nederlanda: lang, langdurend
- La pola: długi
- La rusa: долгий, продолжительный
- La germana: lang
- La rusa: долгий (слог, гласный)