Vorto: loko

  1. Parto de spaco okupata de io aŭ destinita por io.

    • meti objekton sur ĝian lokon

    • ricevi lokon en la teatro

    • oni ne vendis al mi lokon en vira kupeo

    • elekti bonan lokon por vidi

    • grimpi ĝis la plej alta loko de la arbo

    • tiu vorto ne estas en la ĝusta loko

    • li mezuris la larĝon deloke de la pordego ĝis la interna korto

    • estas tie ĉi nek loko nek tempo por priparoli la aferon

    • li devis serĉi lokon, kie li povas sidi sufiĉe komforte, ja li devos resti longan tempon

    • mi serĉis lokon por min kaŝi

    • trovi por si lokon sur la tero

    • kiun lokon mi legu al vi?

    • mi povus citi multajn lokojn pri tio en la verko

    • havi varman lokon

  2. Difinita etendaĵo de lando, regiono.

    • loĝi en bela, apudmara, montara loko

    • li vojaĝis en multajn lokojn

    • la hispana urbo Santiago de Compostela, sankta loko de la kristanoj

    • senloka vagisto

  3. (figure) Situacio, posteno.

    • kion vi farus se vi estus sur mia loko?

    • se vi estus sur mia loko, mi konsolus vin per vortoj kaj balancus pri vi mian kapon

    • ne estas tie loko por sufero

    • atingi altan lokon en sia ofico, en la arto

    • havi altan lokon en la estimo, en la koro de iu

  4. rango; nombro laŭ sinsekvo, ekz. atinganta la celon en konkurso.

    • unua , dua, tria loko

    • ĵuriano el Germanio restis fidela al longjaraj tradicioj kaj la unuan lokon atribuis al la germana teamo

  5. Numero aŭ rolnomo de argumento de funkcio, operacio, rilato, predikato kaj tiel plu.

    • en subtraho la unuan argumentan lokon okupas la malpliigato, kaj la loko de subtrahato estas post minuso

En aliaj lingvoj

    • La angla: place
    • La belorusa: месца
    • La ĉeĥa: adresa, místo, umístění
    • La franca: emplacement, lieu
    • La germana: Ort, Stelle, Platz
    • La hispana: lugar, ubicación
    • La hungara: hely
    • La indonezia: lokasi, tempat
    • La nederlanda: plaats
    • La portugala: lugar
    • La rusa: место
    • La slovaka: adresa, miesto, umiestnenie
    • La sveda: plats, ställe
    • La franca: endroit (lieu)
    • La germana: Stelle, Platz
    • La hispana: sitio (lugar)
    • La franca: place (à sa place...)
    • La germana: Stelle, Platz
    • La hispana: lugar
    • La germana: Platz (im Wettkampf)
    • La franca: position (d'un argument)
    • La germana: Stelle
    • La hispana: posición (de un argumento)