Vorto: loknombro

  1. Nombro indikanta kiom da argumentoj akceptas operacio, funkcio, rilato, predikato, proceduro kaj tiel plu ‐ aŭ simbolo indikanta operacion kaj tiel plu.

    • la operacisignoj pluso kaj minuso havas po du loknombrojn, ili povas esti unulokaj aŭ dulokaj

    • unu el avantaĝoj de pola skribmaniero estas tiu ke se loknombro de ĉiu operatoro estas sciata, parentezoj estas nebezonataj

En aliaj lingvoj

    • La angla: arity, adicity
    • La franca: nombre d'arguments (math., inf.)
    • La germana: Stellenzahl
    • La hispana: numero de argumentos (mat., inf.), rango
    • La hungara: aritás, argumentumszám, operandusszám
    • La rusa: местность (операции и т.п.), число аргументов